![]() |
|||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||
La eŭropa integriĝo estas realaĵo. Ĉu veras ke antaŭ 80 jaroj Ligo de Nacioj preskaŭ akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon? Kelkaj de la idealoj de eŭropa unueco jam troveblas ĉe antaŭvidaj idealistoj kiel Victor Hugo. Estas historia ironio ke francia malkompromisemo je Esperanto malfermis la vojon al la dominado de la angla.Kiam estis formata la Ligo de Nacioj, necesis elekti la oficialajn lingvojn. La ideo ke Esperanto povus servi kiel neŭtrala lingvo en internacia komunikado estis pristudita de ĝia japana vic-ĝenerala sekretario Inazo Nitobe. Li forte argumentis favore al Esperanto, preskaŭ ĉiuj landoj konsentis sed la franca registaro forvetois la proponon. Francio esperis ke la franca restu la ĉefa lingvo de internacia diplomatio, kio, kiel ni nun scias, ne okazis. Troviĝas dua historia ironio en EU-institucioj. Kvankam la francoj kaj germanoj estas la ĉefaj arĥitektoj de eŭropa unueco, iliaj lingvoj estas potencon perdantaj kaj la angla estas iompostiome anstataŭinta la francan kiel la ĉefa laborlingvo de EU. Profesoro Phillipson, vi estas altestimata kiel verkisto pri lingvopolitiko. Sed ĉu tiuj kiuj decidas pri tiaj aferoj, konas viajn verkojn? Tio malverŝajnas. Politikistoj kutime ne legas fakan literaturon, kaj amaskomunikiloj ofte ne adekvate raportas. Lingvopolitiko en la EU estas politike tikla, kaj ekzistas neemo trakti la temojn. Ĉu viapense ili havas sufiĉan scion por juĝi pri kio temas en la mastrumo de multlingveco en EU? Oni devas distingi inter la interna laborpraktiko de EU-institucioj, Parlamentaj debatoj, kaj interagoj inter EU kaj civitanoj kaj registaroj. Studojn pri la traduka kaj interpreta servoj motivas plejparte kostŝparaj gvidlinioj. Ne-esploritaj restas la plej grava temo kiel plej bone certigi egalec-kondiĉojn en komunikado inter parolantoj de malsamaj lingvoj, kaj ankaŭ la implicoj de la kreskanta dominado de la angla. Tial mankas informoj por gvidi decido-farantojn. Teorie EU funkcias per 20 tute egalaj lingvoj. Tamen ĉiu koncernato scias ke la realo alias. Kapablo de la ‘grandaj’ lingvoj estas ĉiam pli antaŭsupozata, kaj pli kaj pli tio signifas la anglan – ofte ‘fuŝan’ anglan, kio ne estas bona fundamento por kvalita decid-faro. La ĉi-tema inerteco plifortigas la merkatfortojn kiuj antaŭenpelas la anglan kaj usoniĝon. Via libro ‘Linguistic Imperialism’ estas tre konata. Pri kio temas via libro “Ĉu nur-angla Eŭropo?”? Ĝi esploras la anglan rolon en la eŭropa unuiĝo, kaj ĉu ĉiuj aliaj lingvoj survojas rapide al duaranga statuso. Ĝi provas klarigi kiel ĉiuj EU-lingvoj povas esti tenataj, kaj kial realigo de tio plifortigus EU-n kiel politikan kaj demokratian projekton. Sed certe por homoj ekzistas avantaĝoj de la lerno de la angla? Tio estas dubinda supozo. En postkoloniaj situacioj kiel Niĝerio kaj Barato, angla kapablo estas tio kio kunigas elitojn kaj ekskludas la ceterajn loĝantojn, eĉ se ili provas, kaj ĝenerale malsukcesas, lerni la lingvon. La angla restas instrumento de potenco interne, kaj la ŝlosila ligo al la globa hegemonio de Britio kaj Usono. La angla malfermas pordojn al kelkaj kaj fermas pordojn por aliaj. Ankaŭ en Eŭropo tio ĉi validas. Ĉu vi pensas ke oni havas seninforman antaŭjughon kontraŭ Esperanto? Ĝenerale oni estas senscia pri Esperanto, kvankam dum 119 jaroj, malgraŭ manko de ekonomia potenco subtenanta ĝin, ĝi sukcesis fariĝi riĉa, esprimpova lingvo por centmiloj da homoj ĝin regule uzantaj en ĉ. 120 landoj. Kiom utilas la proponoj de iuj Esperantistoj por solvi la EU-lingvoproblemon? La plej signifhavaj proponoj defendas la principon ke ĉiu civitano daŭre havu la rajton komunikiĝi kun la EU en la lingvo de sia prefero. Sekve estas du ŝlosilaj punktoj. La unua temas pri la plifortigo de fremdlingva lernado per la lerno de Esperanto en lernejoj kiel unua fremda lingvo. La dua temas pri la uzo de tiu ĉi neŭtrala lingvo en la multo da internaj laborprocedoj en la EU-institucioj, por plialtigi efikecon kaj ŝpari monon. Tio ĉi estas longdaŭra projekto kiu postulus gradan enkondukon. Ankaŭ grave estas memori ke Esperanto faciligas egalrajtan interkulturan komunikadon, kaj ke Esperantistoj pasie sinligas al naciaj lingvoj ankaŭ. Mi legis artikolon pri la propedeŭtikaj valoroj de Esperanto. Ĉu vi povus klarigi tion? Sciencaj eksperimentoj indikas ke Esperanton oni lernas 5-10 oble rapide ol aliajn lingvojn pro ĝia simpla, regula gramatiko, kaj pro tio ke la parolaj kaj skribaj formoj ekzakte respegulas unu la alian. Multaj vortoj estas latindevenaj, kaj tial konataj al plejmulte da eŭropanoj. Esperanto povas havigi al ĉiu sukcesan lingvolernan sperton. Sekve la lernado de aliaj lingvoj iĝas pli facila. Ĉu registaroj povas gvidi la lingvo-uzon de civitanoj? Spertoj en landoj kiel Kanado, kie la franca signife fortiĝis, kaj Israelo, kie la hebrea estis reformita kaj iĝis tutnacia, montras ke eblas sukcese ŝanĝi lingvan konduton. En Indonezio oni sinteze faciligis malaj-parencajn lingvojn kaj instruis ĝin tutlande, kun la rezulto ke nun 237 milionoj da landanoj parolas du lingvojn: nacian kaj lokan. La Toubon-leĝo ankaŭ atestas pri la volo influi faktan lingvo-praktikon. Eventuala enkonduko de Esperanto ne sekvigus ajnan reduktiĝon de la uzo de etnaj lingvoj, ĉu? Ne, EU mem estas nova formo de politika kunlaboro, kaj por ke komunikado ene de ĝi sukcesu, nacie kaj internacie, postuliĝas nova pensado. EU-eduksistemoj bezonas kaj instrui Esperanton kaj vigligi ĉiujn etnajn lingvojn. Akceptante ke EU deziras teni egalajn rajtojn por siaj civitanoj, kiel oni plej bone organizu internacian interagon kaj la ĉiutagan EU-funkciadon? Ekzistas multaj manieroj mastrumi multlingvecon. Unue, ĉiu koncernato parolas sian patrinan lingvon, sed komprenas la aliajn lingvojn uzatajn. Due, oni provizas interpretadon, kiel ĉe multaj EU-kunsidoj. Ĉi tio kostas 807 milionojn da eŭroj (2005), kaj malofte perfektas, sed necesas por atingi ian gradon de egaleco. Trie, ĉiu parolas la saman lingvon, kiel en Esperanto-konferencoj, kaj neniu etnolingva denaskulo havas avantaĝon. Jen kazo sen ajna kosto, post kiam la lingvo estas lernita. Kun la kreskanta nombro de EU-membroŝtatoj kaj -lingvoj, la mastrumo de multlingveco fariĝis pli kompleksa kaj malpli efika, kaj anglaj denaskuloj havas egegan avantaĝon. Pro tio bezonatas serioza pripenso pri reformoj de la sistemo. Por ke la idealoj de egaleco kaj multlingveco teniĝu, seriozan konsideron meritus la esploro ĉu neŭtrala komunikilo povus esti enkondukata. Kaj fakte ĝi jam ekzistas, nome Esperanto! Urĝe necesas ke lingvopolitiko estas multe pli serioze traktata, kaj nacie kaj ene de la EU-sistemo. La estonteco de Eŭropo dependas de la trovo de justaj kaj demokratiaj solvoj. Ĉu ekzistas iu temo pli grava ol nia lingva kaj kultura identeco? Resumoj de “Ĉu nur-angla Eŭropo?” kaj de prelego far Etsuo Miyoshi legeblas france kaj Esperante ĉe www.swany.co.jp/phillipson Vidu ankaŭ: www.esperanto-france.org www.lingvo.org www.uea.org Vidu ĉi-koncerne ankaŭ la raporton de prof. Grin de la Universitato de Genève, kiu kalkulis ke Eŭropo pagas ĉiujare 17 miliardojn da eŭroj al Britio por angla lernado, kaj aliflanke akcentas la gravecon de vera multlingvismo kaj la avantaĝon de Esperanto kiu povus por la estonteco esti solvo, certe la plej ekonomia kiu ebligas ĉi-multlingvismon sentendencan al nur-anglismo.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||